Kurzgeschichten - Lieder - RPG | über mich | Links - Gedichte - krude Ideen |
Hela la luno brilis super la pado,
Kiam Ino el vilaĝo ekiris al hejmo,
Mejlnombro antaŭ ŝi fridis la koron,
Tiel ŝi laŭiris la sorĉitan arbaron.
Se mi sekvas la padon malvenantan en lumo,
Mi estos en vilaĝo antaŭ la tagiĝo,
Estas nur rakonteoj, malnova kiel montŝton,
Ŝi diris kaj eniris la sorĉitan arbaron.
-
Nuboj kaj lum, kaj voĉoj en vent,
Mirigaj, kantantaj, kaj belaj kiel arĝent,
Atendu paŝulo, cedu gardiĝu,
L'arbaron de sorĉoj ne nokte eniĝu.
-
Apenaŭ post cent paŝoj ŝin enfermis la arboj,
De kie, al kie, ŝi vagiĝis baldaŭ
Vidata el pado, voj' ŝajnas tiel klara,
Kiel iĝis, estiĝis ĝi nune tiel stranga?
Ŝi ne trovis reen, kaj ŝi sekvis la lum',
En arbaro antaŭ ŝi, ne aliĝis ĝin,
Ĉiu paso de ŝin, ĝi fore eliris,
Kaj paŝon post paŝo ĝi ŝin forigis.
-
Ŝi aŭdis kantado el arbar' el altaĵoj,
Ŝi videgis la lumon, ne vidvolis la aĵojn,
Ĝi sonas tiel stranga, kor' preskaŭ rompiĜis,
Sed perdita ŝi estus, se la vokoj ŝi sekvis.
Iu vokis ŝian nomon, la voĉo tiel bela,
Ŝin petegas aliri, ŝi nur preskaŭ resistas,
Kunvenu, mi donas vin paco kaj bonon,
Ne, ĉar se vin mi sekvus mi ne trovus mia hejmon.
-
Venas figuro, de ombroj kaj nuboj,
Lunblanka kaj bela, maljunaj okuloj,
"Alvenu homino, tiun nokton kundormu,
Ĝis tagiĜo mi aldonas al vi sonĝon kaj sorĉon."
Unu kiso de vi, unu jaron al mi kostus,
Nokt' en via mano, mian haron blankigus,
Fe' trol' kaj elf', kun nin nur volas ludi,
Lasu veni min spirito, ĉar mi volas plu vivi.
-
Ŝi ne rifuzas plu, kiam altiras li ŝin,
Jam en sorĉo forgesigas, perdigas li ŝin,
Kiam liaj lipoj proksimiĜis, fora estas la mondo,
Bela mort' estas sorĉo, fora de spac' kaj tempo.
Profunda la luno estis super l' arbaro,
Kiam tago proksimis fridiĜis l' aero,
Profunde en elfmano, trankvile ino kuŝis,
La nokto foriris, kaj la ĉielo griziĝis.
-
Tiel la eklumo brilis sur l' arbofolioj,
Kie por l' villaĝulino rapide pasis la jaroj,
En la brilo la fremdulo iĝis polvo kaj lum',
Postlasis ŝin malforta, sed ne mortigis ŝin.
Hela l' tagiĝo brilis super la pado,
Kiam la ino el vilaĝo elvenis l' arbaro,
La haroj neĝblankaj, marmorpala ŝia haŭto
Ĉar ŝtelis ŝian tempon la sorĉo de l' arbaro.
-
-